Ronald Sánchez Rodríguez
Etoso
Ronald Sánchez Rodríguez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1990 (34-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto komputosciencisto |
Ronald SÁNCHEZ RODRÍGUEZ (naskiĝis la 12-an de aprilo 1990 en ) estas kuba esperantisto kaj komputisto. Li memlernis esperanton en 2010 post kontakto kun KEA ĉe la stando de la Havana Librofoiro. Membro kaj estrarano (Ĝenerala Sekretario) de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo), li kunordigis kaj organizis plurajn JuSKA (Junulara Somera Komuna Aranĝo). Ofta partoprenanto en naciaj kaj internaciaj eventoj en Kubo kaj redaktoro de la junulara revuo “Por vi” oficiala organo de KEJO.[1][2]
Renkontiĝoj
[redakti | redakti fonton]Ronal partoprenis en pluraj esperanto-renkontiĝoj kiel:
- Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2012
- Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2013
- JuSKA 2011
- JuSKA 2013
- Zamenhofa Metiejo en Guantanamo 2010